Historia arkivo donacita al Aŭstrio

HeKo 782 9-A, 1 mar 22

Estas fine subskribita la kontrakto kiu ebligas al Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ricevi donace, nome de la aŭstra ŝtato, la historian arkivon de Universala Esperanto-Asocio, por la periodo 1908-2000. La postaj periodoj estos liverataj de jarkvino al jarkvino.

La historia arkivo migronta el Roterdamo estas pli grava trezoro ol Biblioteko Hector Hodler, malgraŭ kontraŭa klamado, interalie ĉar la libraro estas menciita en la asocia statuto. Sed ĝenerale historiaj arkivoj estas subtaksitaj en Esperantio, kompare al bibliotekoj, spite al sia valoro. Ĝuste tial la unua rekomendo el la fakrondo pri bibliotekoj en la Esperanta Civito estas modifi la direktivon Rogora inkluzivante arkivojn samgrave kiel bibliotekojn.

La arkivo de UEA migronta el Roterdamo konsistas el cent tridek naŭ skatoloj (supozeble ordigaj kartonaĵoj), klasitaj laŭ dudeko da temoj. La plejparto de la dokumentoj datiĝas post la dua mondmilito; enestas ankaŭ diversaĵoj, inter kiuj mankas gravaj raraĵoj, ekzemple la unika premstampilo de la Asocio, por seninke sigeli oficialajn leterojn: ĝi troviĝas en Svislando (nek en CDELI, nek en Kultura Centro Esperantista).

Laŭ la kontrakto, la arkivo restos disponebla por biblioteka uzo, do por konsulto, esploro kaj scienca analizo. En Vieno ĝi konserviĝos certe pli bone ol en Nieuwe Binnenweg, kie ne eblis eviti damaĝojn pro akvo aŭ ŝimo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.