Ilona Koutny vizitis la Esperanto-Domon

HeKo 364 6-B, 5 aug 08

Hodiaŭ prof. d-ro Ilona Koutny vizitis la Esperanto-Domon de Ĉaŭdefono, okaze de libertempo en Svislando. Prof-ino Koutny interalie renkontis la prezidantinon de Kultura Centro Esperantista, sen. Perla Martinelli, kiu havis la okazon prezenti la aktivecon de KCE. Specife interesis la gastinon la rolo de KCE kiel la oficiala reprezentanto de esperanto ĉe ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo), la projektoj en Afriko kaj Latin-Ameriko, la baldaŭ ekantaj sesioj de la Esperantologia Fakultato.

Prof-ino Koutny siavice informis pri la aktiveco en Universitato “Adam Mickiewicz” en Poznano (Pollando), kie ŝi instruas la hungaran kaj gvidas la interlingvistikajn kursojn, jam la dekan jaron. Iama disĉiplino de István Szerdahelyi, Ilona Koutny laboras ankaŭ super jubilea libro dediĉita al la kreinto de la esperanto-fako en la budapeŝta universitato, bedaŭrinde likvidata. C-ano Giorgio Silfer promesis eseon por tiu ora libro: “La kontribuo de István Szerdahelyi en “Literatura Foiro” 1970-1987”. Male, li nenion promesis pri vizito en Pollando kaj eventuala lekciado en UAM.

Dum la interparoloj estis rimarkita la negativa influo de la Bolonja Reformo al la universitata sistemo en Eŭropo, se temas pri esperanto. Nia lingvo fakte ne havas lokon en ĝi.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.