HeKo 573 7-A, 26 apr 15
C-ano Mushosi Birindwa sukcesis sendi raporton el la ĉefurbo de Burundio, kiu travivas gravan politikan krizon.
Kio nun jam okazis kaj plu okazas en Burundio, precipe en la ĉefurbo Buĵumburo, pro la kontesto de la tria mandato de la eliranta ŝtatestro estas ege terura. Miajn familianojn kaj kaj min maltrankviligas kaj malsekurigas la nuntempa sovaĝa konduto de la burundiaj policistoj dise tra la urbo: ili mortpafas manifestaciantojn per realaj kugloj tiel kaŭzantaj tiom da mortoj en diversaj kvartaloj kaj precipe en mia strato, Mutakura kvina strato. Kial la elekto de tiuj kvartaloj?
En tiuj kvartaloj loĝas multaj personoj el la etna minoritata grupo tucia, dum la registaranoj kaj la policistoj estas plejmulte el la majoritata etna grupo hutua, el kiu la ŝtatestro. La dua mandato de Pierre Nkurunziza finiĝos en junio kaj do devas okazi la prezidenta elekto, sed la eliranta prezidento ne tion volas, li volas same kiel siaj partizanoj kandidati por la tria fojo, kontraŭ la konstitucio kaj Arusha-interkosento; sed aliaj politikaj partioj kaj burundianoj ĝenerale tion ne plu volas, ili volas rispektigi la konstitucion.
La reganta partio CNDD-FDD proponis Pierre Nkurunziza kiel kandidaton sed sub ties subpremo, kio puŝis burundianojn manifestacii por esprimi sian malaprobon. Junularo de ĉie tra la lando interksonsentis por eniri stratojn, ili bruligis pneŭmatikojn, barikadis stratojn, ktp. Tuj policistoj brutale intervenis, ili mortpafis homojn, kaj uzis grenadojn ne nur por disirigi personojn sed ankaŭ mortigi ilin. Hieraŭ mi vidis tra luketo du senvivajn korpojn kuŝantajn en la strato, malantaŭ mia domo. Ni enfermighis en la domo jam antaŭ tri tagoj, ni ne povas eliri por serĉi ion manĝotan, pro sekuraj kialoj: policistoj trakuras nian straton serĉe de kiu ajn opozicias la trian mandaton de la ŝtatestro kaj homojn el la minoritata etna grupo suspektita komplici kun la opoziciuloj.
Multaj familioj, kiuj havas financrimedojn, jam migris al najbaraj landoj: Ruando 23.000 personoj, Kongolando, Tanzanio, ktp. Koncerne miajn familianojn, ni ne povas migri alilanden pro nia statuso de kongolandaj rifuĝintoj, ni havas nenian dokumenton permasanta al ni moviĝi allilanden, des malpli al nia denaska lando, kien ni ne plu reiros. La brutaleco kaj murdo okazas ĉiutage kaj pli kaj pli kreskas, ni ne scias kiu venos al nia helpo. La helpo ju pli rapida des pli bona, ĉar la situacio malpliboniĝas tagon post tago. Kio estis politika afero, tio jam alprenis alian formon de interetnaj konfliktoj, ĉar la defendanto de homaj rajtoj en Burundio, Claver Mbonimpa, kiun oni enkarcerigis hieraŭ, apartenas al la tucia etno.
Kiu povas kontakti la UNHCR-oficistojn en Buĵumburo aŭ alilande por ke ĝi zorgu pri ni, tiu tion faru, ni petas. Tial mi petas de geamikoj bonfaraj asisti nin en tiuj cirkonstancoj, ni bezonas helpon materialan, moralan, financan: ĉiuj agadoj ĉesis pro maltrankvilo tra la tuta urbo, butikoj, vendejoj, lernejoj, ktp fermiĝas, ni ne elriras por serĉi nutraĵon, ĉar eĉ vendistoj ankaŭ enfermiĝas hejme.
Mi retumas el mia domo per mia laptop kun konektita modemo, se ne mi ne kontaktus iun ajn. Preĝu por ni, venu al ni helpo ĉiuspeca, io malbona ne okazu al mi kaj miaj
gefamilianoj. Ni daŭre rajtas je la vivo. Spite al tiu situacio, mi povas ion fari endome per komputilo kiel traduki, retumi, ktp.