Informa artikolo pri la Esperanta Civito

HeKo 646 4-C, 27 maj 17

Zorge de c-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri informado, estis ĵus preparita kvinpaĝa informa artikolo pri la Esperanta Civito. La artikolo, en esperanto, estas uzebla kiel matrica teksto por informado pri Esperantio, precipe en inteligentaj retejoj, aktualigitaj broŝuroj, enciklopedioj.

La teksto prezentas la evoluon de la organiza kaj kultura modelo por la esperanto-mondo, kun konciza retrospektivo pri la debato finvenkismo-raŭmismo kaj la citado el gravaj dokumentoj.

La artikolo estas nun en fazo de testado, kaj tial pormomente sendota nur al la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon. Kiuj ŝatus provlegadi ĝin, kaj doni siajn sugestojn, tiuj bonvolu peti la tekston tra nia redakcio.

(HeKo 646 4-C, 27 maj 17)
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.