Invito kunlabori por enketo de Konsilio de Eŭropo

HeKo 762 5-B, 4 maj 21

Kadre de la rilatoj inter ALTE kaj Konsilio de Eŭropo, en novembro 2020 la Esperanta Civito pere de KCE partoprenis en la laborgrupo LASLLIAM (Alfabetigo kaj sekundara lingvolernado por la lingva integrigo de adoltaj migrantoj). Respondoj al tiu enketo kontribuos al selektado de priskribiloj laŭ formala peto de ALTE; tiu ĉi projekto enfokusiĝas pri instrumentoj por helpi enmigrintojn kaj parolantojn de fremdaj lingvoj.

Ĉu vi loĝas ekster via patrolando? Ĉu vi havas spertojn pri fremdaj lingvoj kaj instruado al enmigrintoj? Se jes, probable vi konsentus en la enketo emfazi la interkulturajn demandojn. Pli ol problemoj ligitaj al gramatiko, oni devus okupiĝi pri tiaj demandoj: endas substreki ke la kapablo komuniki lamas, se oni ne atentas pri interkulturaj demandoj. Konsciigi pri la graveco de kultura medio por ebligi utilan lingvolernadon.

Bonvolu plenigi la enketilon tra https://www.surveymonkey.co.uk/r/LASLLIAM

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.