"Istanbul' Istanbulo" estas distribuata

HeKo 866 3-B, 6 mar 25

La romano de Burhan Sönmez, prezidanto de PEN Internacia, estas presita kaj distribuata. Samjare LF-koop eldonis du romanojn kiuj rakontas pri la vivo aŭ pretervivo ene de diktaturoj: “Asertas Pereira” kaj “Istanbul” Istanbulo”. Ĉu la temo estas ĉiam aktuala?

Certe ĝi estas ĉiam aktuala” respondas Sönmez “En la Portugalio de la 1930aj same kiel en la nuntempaj socioj. Demokratio, esprimlibero, homaj rajtoj estas defendendaj ĉiam kaj ĉie, ĉar oni povas perdi ilin, kaj poste — simile al sano oni sentus la mankon”.

La prezentoj de la verko, sen ĉeesto de la aŭtoro, okazos en Malago, Budapeŝto, Ĉaŭdefono dum la venontaj semajnoj. Kun ĉeesto de la aŭtoro en Krakovo komence de septembro.

La 268-paĝa libro estas mendebla tra lf-koop@esperantio.net kaj Esperanta Kulturservo

(LF-koop)
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.