Jam kvin kandidatoj por tri kortumaj postenoj

HeKo 664 2-C, 7 nov 17


La Forumo de la Esperanta Civito renovigos la Kortumon por la mandato aprilo 2018 — aprilo 2020 la venontan monaton, laŭ alvoko jam dissendita la pasintan aŭguston.

Ĝis nun kvin gecivitanoj kandidatas por la tri postenoj de kortumano: Giuseppe Campolo, Hilary Chapman, Moresson Feïdangaï, Andrés Martín kaj Tiziana Rogora.

Ĝis 30 novembro 2017 la forumanoj rajtas liveri pliajn kandidatigojn por la arbitracia instanco.

(HeKo 664 2-C, 7 nov 17)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.