Jarfine la 6a Afrika Kongreso de Esperanto

HeKo 576 1-C, 3 jun 15
La Ekzekutivo de Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA) kunvokas la 6an Afrikan Kongreson de Esperanto al Lomeo (Togolando), 23-29 decembro 2015.Konsciante ke UETA sola ne povas labori por la propagando de esperanto en Afriko, ĝi petas la kunlaboron de la Esperanta Civito kaj restas malferma al ĉiuj ĝiaj proponoj kaj subtenoj diversmanieraj por ke la Kongreso estu sukcesa.Al la supra invito, sendita de la UETA-prezidanto, c-ano Princo Henriko Oguinye el Niĝerio, la Konsulo respondas pozitive, donante la aŭspicion de la Esperanta Civito. Siavice, la Vickonsulo antaŭĝojas plenumi la promeson realigi altnivelan kurson en Lomeo, kunlabore kun la paktinta establo KCE.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.