KCE eldonis sian 7an monatan informilon

HeKo 656 1-B, 2 sep 17

Septembro alportas tute akurate la sepan numeron de la monata informilo de KCE, kiu tiel pruvas sin kapabla produkti regule periodaĵon, kvankam modestan: ĝi similas al nur dupaĝa “Heroldo de Esperanto”, laŭ la antaŭa grafiko.

La numero raportas pri la Esperantologia Fakultato, kun la lekcioj de Leonardo Baroncelli, Giorgio Silfer kaj Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven. Ĉefartikolo komentarias la evoluon de la somere planitaj kulturaj festivaloj (FESTO, KEF, JARTE), el kiuj la unuaj du estis nuligitaj, dum la tria okazis kvalite, sed ne kvante kontentiga.

Krom artikoloj pri diversaj aranĝoj en la KCE-somero, la dua paĝo enhavas interesan eseon de Perla Martinelli pri “Kion signifas esperanto-popolo”, omaĝe al la zamenhofa jaro.

La informa organo de KCE estas senpage ricevebla rete, per simpla peto al <kce ĉe esperantio.net>.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.