KCE reprezentas Svislandon en ALTE

HeKo 694 4-B, 2 nov 18

En Svislando Kultura Centro Esperantista estas la sola institucio aliĝinta al Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo: ĝi reprezentas esperanton en ALTE, kie la svisajn lingvojn reprezentas institucioj ekster Svislando, kaj la romanĉa entute forestas.

Konsekvence, kiam ALTE laŭ komisio de Konsilio de Eŭropo enketas pri fako en rilato kun lingvoj, KCE estas kontaktata por helpi pri Svislando. La seriozeco de nia kunlaboro estas pli kaj pli aprezata, kiel pruvas la lasta enketo pri lingvokonoj postulataj por oficiala enmigrado.

La “svisa” rolo de establoj aliĝintaj al la Pakto neformale glisas inter iliajn kompetentojn ankaŭ en aliaj kazoj, kiam la tegmenta neesperantista organizo ne havas alian filion en Svislando. Temas pri plusvaloro kiun la Esperanta Civito klopodas diplomatie eluzi, ene de certaj limoj. Por tio necesas interalie jura kompetento, kiun bonŝance la nuna Konsulo havas.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.