Komuniko de la Registra Instanco

HeKo 401 9-C, 1 sep 09
Reference al la HeKomuniko 398 5-C, 30 julio 2009, “Faraonoj kaj respublikaj ministroj”, la Registra Instanco komunikas ke, ĝis la definitiva decido de la Kortumo, neniu eventuala peto pri la esperanta civitaneco fare de “respublika ministro” estas garantiebla fare de paktinta establo.

Konsekvence, neniu eventuala petskribo de la indikitaj subjektoj estos traktata de la matrikulisto. La paktintaj establoj estas afable petataj atenti pri ĉi tiu preventa suspendo kaj eviti peradon de eventualaj petskriboj el la indikitaj subjektoj.

Kompreneble alispecaj rilatoj (kiel asocia membreco aŭ redakcia kunlaboro) de iu el la indikitaj subjektoj kun iu el la paktintaj establoj restas afero interna al la aŭtonomio de la koncerna establo, se ĝi havas juran personecon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.