Konsilio de Eŭropo pri la Lingvotago 2009

HeKo 404 7-A, 26 sep 09

Konsilio de Eŭropo – gazetara komuniko
Eŭropa Tago de Lingvoj, 26 septembro 2009
www.coe.int/EDL

“Parolante kun aliaj personoj en ilia lingvo oni ŝancelas la kulturajn kaj lingvajn barojn” diris Gabriella Battaini Dragoni, de la Konsilio de Eŭropo, kunordigantino pri la interkultura dialogo, okaze de la 9a Eŭropa Tago de Lingvoj. “Lerni lingvojn stimulas nian sentemon pri la diversaj kulturoj kaj vere povas helpi nin konsideri nian kulturon el alia vidpunkto”.

S-ino Battaini Dragoni memorigas ke la graveco lerni lingvojn estas emfazita sine de la Konsilio de Eŭropo per la Blanka Libro pri la interkultura dialogo “Vivi kune kun egala digno”, kio signifas disvolvi la scivolon kaj disponeblon al la aliaj, evitante stereotipojn, kaj malkovri kiom la kontakto kun la aliaj povas riĉigi. La interkultura kompreno estas la bazo por produktiva dialogo.

La Eŭropa Tago de Lingvoj estis proklamita de la Konsilio de Eŭropo en 2001, Eŭropa Jaro de Lingvoj, por celebri la kulturan kaj lingvan diversecon. Ni invitas ĉiujn partopreni en la ĉi-jaraj eventoj, testi siajn lingvajn kompetentojn kaj aŭskulti la lingvojn uzatajn ĉirkaŭ ni. Kaj ne necesas veturi eksterlanden: en la hodiaŭa globa socio, aliaj lingvoj kaj kulturoj situas jam ĉe la stratangulo.

Vi povas trovi pli da informoj pri la eventoj en la retpaĝoj: www.coe.int/EDL

(traduka servo de la Esperanta Civito / Cité espérantienne)



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.