Kunvokita la Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto

HeKo 852 4-B, 24 nov 24

La Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto kunsidos en Bujumburo, 2 decembro 2024 tagmeze. AEI konsistas nur el kolektivaj membroj, pormomente du: Societo Internacia de Paco Universala kaj Kultura Centro Esperantista. La unuan reprezentas c-anoj Lucien Kagina (administranto), Janvier Ndericimpaye kaj Frederiko Nimubona; la duan gec-anoj Tihomir Lovriĉ, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer (prezidanto).

En la tagordo reliefas la preparo de la unua Esperanta Konferenco en Afriko, fine de decembro 2025 en Burundio, la tuj okazonta deka Afrika Esperantologia Staĝo, la Tanganika Esperanto-Domo.

Por EKA kunlaboros svisa profesiulino gvidinta hotelon kaj restoraciojn en Afriko (inkluzive de Bujumburo) ĝis antaŭ ne longe, kaj itala volontulino kiu antaŭ jardekoj helpis en hospitalo interne de Burundio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.