Kvalita kolokvo ĉe fondumo Blas Infante

HeKo 543 6-C, 6 nov 13

Multiĝas la aliĝoj al la dulingva (kastilia-esperanta) kolokvo pri “Blas Infante, federismo, esperantismo” okazonta ĉe fondumo Blas Infante en Sevilo, 16 decembro 2013, sub la prezido de la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey. Partoprenontoj estas atendataj el Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Svedio, Svislando. Interalie anoncis sian ĉeeston delegacio de Esperanto Radikala Asocio el Romo.

La teknikaj detaloj de la kolokvo estis difinitaj hodiaŭ, dum renkonto kun la stabo de fondumo Blas Infante, fare de reprezentantoj de la Esperanto-Domo en Andaluzio. La vicprezidanto de fBI, adv. Pedro Ruiz-Berdejo, precizigis la temon de sia prelego: “La andaluza idealo”, kun fokuso al la federisma koncepto ĉe Blas Infante.

La reprezentantoj de la Esperanto-Domo kontaktis ankaŭ la universitaton de Sevilo, kie intruas kaj esperantisto kaj esperantano. Ili ricevis la ĵus preparitan afiŝeton pri la kolokvo. Tiu afiŝeto, uzebla kiel invitilo, estas petebla de ĉiu interesato, per mesaĝo al <naturamik ĉe esperantio.net>.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.