La Amikaro de CDELI sen lokaj estraranoj

HeKo 832 9-A, 10 mar 24

La societo Amikaro de CDELI estis fondita antaŭ kelkaj jaroj kvazaŭ kalkeo de alia societo, la Amikaro de la Urba Biblioteko en Ĉaŭdefono. Ĝia ĉefa rolo estas subteni, ankaŭ finance, la bibliotekan fakon “Centre de Documentation et d’Etude sur la Langue Internationale”, kiu okupiĝas pri ĉiuj lingvoj inventitaj por internacia komunikado (sed ne por aliaj celoj, ekzemple literaturaj). La jura statuso de CDELI ne estas tute klara, sed ĝia enhavo apartenas al la Biblioteko, do al la ĉaŭdefona civito; similaj fakoj, kiel la Speleologia aŭ la Civilserva arkivoj, apartenas al eksteraj societoj.

La Amikaro de CDELI ne decidas pri la sorto de CDELI mem (kiu devos migri al grandioza arkivaro samurbe), sed praktike ĝi arigas ĉiujn bonvolulojn por CDELI. La ĵusa demisio de Sonja Betrix Koleva kaj de Jean-Thierry von Bueren kaj la baldaŭa enveno de iliaj anstataŭantoj kaŭzos, ke nur unu persono loĝanta en la kantono restos en la estraro: la ceteraj loĝas en la Vaŭda kantono (ĉefurbo Laŭzano), unu en malapuda kantono kaj lasta eĉ en Berlino (tamen franco).

Post la retiriĝo de Claude Gacond, nun 92-jara, ne plu estas arkivisto, kaj la vaŭdanoj veturas unu-du fojojn semajne po kvar horoj fervoje; krom la prezidanto, ili aĝas pli ol sepdek kaj eĉ okdek jarojn. Post kvar jaroj ili travivus la translokadon de tunoj da materialo kaj la eventualan forigon de duoblaĵoj aŭ eĉ trioblaĵoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.