La Civito en brusela packonferenco

HeKo 343 2-C, 6 dec 07

Laŭ oficiala invito de Marco Cappato (la EU-parlamentano kiu plej aktivis por nia lingvo en 2004) la Esperanta Civito partoprenas en la internacia packonferenco okazanta hodiaŭ kaj morgaŭ en Bruselo. La Civiton reprezentas la Konsulo mem. Ĝi estas la sola esperantlingva subjekto invitita al la evento.

La konferenco kunigas multajn neregistarajn subjektojn kiuj subtenas la kampanjon por la monda moratorio pri mortopuno. Laŭ optimismaj deklaroj de la itala registaro (kiu kunordigas la EU-membroŝtatojn, bloke aliĝintajn al la kampanjo) post deko da tagoj la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj definitive aprobos la moratorion.

Hodiaŭ estis tre kortuŝa momento, okaze de la prezento de la filmo “Patrinoj” de Barbara Cupisti. La filmo (partopreninta en la lasta Venecia festivalo) dokumentas la strebon de patrinoj israelaj kaj palestinaj, perdintaj siajn gefilojn ĉu milite ĉu atence ĉu sinmortige, krei dialogon inter la du frontoj. La reĝisorino, kiu lernis esperanton, estis intervjuita de c-ano Giorgio Silfer por la revuo “Femina”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.