La Esperanta Civito ekzorgas pri proksima Azio

HeKo 781 6-C, 18 feb 22

Post diversaj misioj en Hungario kaj Slovakio, la planataj en Grekio, Rumanio, Ĉeĥio, c-ino Ĥadiĝa Alieva estas preparata por vojaĝoj al Turkio, Irano, Kaŭkazaj landoj, kadre de sia ofico de legacia asistanto. Tiuj novaj misioj disvolviĝos inter marto kaj aprilo 2023, koincide kun plursemajna deĵoro kiel buralisto en ŝia naskiĝurbo Bakuo, ĉe la Kaspia maro.

Tiucele ŝi trejniĝos kun c-ano Giorgio Silfer, vickonsulo pri financoj, ĉe la orienta legacio en Budapeŝto fine de februaro kaj komence de marto. La geopolitikaj konoj estos kompletigitaj danke al la kompetento de la trejnisto, kiu neniam vizitis Iranon, sed pro tute aparta privata kialo havis profundajn kontaktojn kun persoj kaj ilia kulturo, precipe en la 1970aj kaj 1980aj.

La organiza modelo de la Esperanta Civito pli kaj pli bone funkcias. Estas oportune ke antiraŭmistoj aŭ simple eksteruloj daŭre subtaksas aŭ eĉ kalumnias ĝin: ili hejtas fornon sur kiu ili mem sidas… varman surprizon ili ricevos, se ili ne kabeos pli frue, kadre de sia funebro pro la vendo de Nieuwe Binnenweg 176.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.