Fine de sia restado en Turkio gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer estis intervjuitaj hieraŭ de istanbula televizio, kadre de diskuto kiun partoprenis ankaŭ verkistoj el Bangladeŝo.
La intervjuo, farita de Zafer E. Bilgin por la politike sendependa kanalo Sanat Hayati, disvolviĝis en la sidejo de la Turka PEN, en ĉeesto interalie de ties vicprezidanto Halil Ibrahim Özcan. Brile interpretis lia kolego Tarik Günersel.
Dum la intervjuo la Esperantianoj precizigis ke ili ne reprezentas landon, sed literaturon, kiel normale ĉe PEN Internacia, laŭ la devizo: “Ne mia popolo estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia popolo”. Tio faciligis la komprenon pri ilia transnacia identeco kaj la originaleco de la esperanta kulturo.
Kiel vickonsulo de la Esperanta Civito, Giorgio Silfer emfazis ke izoli Turkion estus la plej granda geopolitika eraro kiun povus fari Okcidento rilate tiun areon. Apoge al la sinteno de la kolegoj el Azio, li rimarkigis la kongruecon inter la radikoj de la esperanta kulturo kaj la strebo al sekularizo de la aziaj socioj, kiel unuavice okazis en Turkio.
Halil I. Özcan, biografia esplorinto pri Nazim Hikmet, kun granda intereso aŭdis pri lia kontakto kun Esperantio. Giorgio Silfer fakte citis el la “Historio de la esperanta literaturo” (paĝo 363), de Minnaja-Silfer (eldonis LF-koop):
“Eva Schubertova-Seemanová en Prago mem kreis la rolon de la reĝino el <Legendo pri amo> de Nazim Hikmet — la turka poeto mem admiris replikon la 7an de junio 1958. Suprenirinte la scenejon post la unua akto, Hikmet publike aprezis la nivelon de la prezentado kaj la belsonecon de nia lingvo, unuafoje de li aŭdita, kaj agnoskis la kuraĝon de la esperantistoj, kiuj por idealoj de fora futuro ne hezitas oferi siajn fortojn.”
Komentoj
Kion signifas ne izoli Turkion? Malfermi ŝtatlimojn de Schengen al 78 milionoj da turkoj por ke ili povu veni sen vizoj kaj donaci al ili miliardojn da eŭroj por ke ili ne sendu al EU allah-akbaranojn? Bone. Kiu pagos por tio? Turkoj estas kiel rusoj — ili neniam en pasinteco faris ion ajn malbonan por aliaj popoloj. Ili estas senkulpaj kaj kompreneble meritas specialajn privilegiojn… :-)
Turkio estas jam NATO-membro, same kiel Pollando, kaj milionoj da turkoj jam enmigris Eŭropon de post multaj jaroj: probable Bruselanoj kaj Parizanoj volonte interŝanĝus po unu el siaj marokanoj kontraŭ dek turkoj el Berlino… Kaj ekonomike “interŝanĝi” Grekion kun Turkio ne estus perdo por EU, sed male… Tamen ne pri tio temis en mia frazo. Ne izoli Turkion signifas subtenadi la sekularigajn tendencojn en la turka socio. Rilate al sia pasinteco, Turkio ne negas la masakrojn kontraŭ armenoj, sed rifuzas la difinon pri genocido por tiuj masakroj. Kaj certe ekzistas diverĝo de opinioj pri tio inter la turkoj mem.