La Kapitulo kunsidos venontsemajne en Svislando

HeKo 820 7-C, 9 sep 23

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidos en Ĉaŭdefono, 12 septembro 2023, kun telematikaj partoprenoj el Hispanio, Italio kaj Bulgario. Estas invititaj ambaŭ senataj grupestrinoj: pro ilia alesto eblos formaligi la kunvokon de la ordinara Parlamenta sesio en Budapeŝto, 20 majo 2024, koincide kun la sesa Danuba Esperanto-Rendevuo, laŭ invito de la paktinto Fajszi Amika Rondo.

La geopolitika tagordero estos dediĉita al Afriko, laŭ la kontribuoj de afrikaj parlamentanoj. Gvide de la vickonsulo pri internaj aferoj la Kapitulo ekzamenos la diversajn kongresojn preparatajn por 2024.

La ekzekutiva povo estos detale informita pri nova projekto de fondumo Pro Esperanto, kaj donos sian opinion al la fonduma konsilio.

Aliaj gravaj tagorderoj koncernos multingvismon en internaciaj organizoj, la arĝentan jubileon de la Pakto, la situacion de la esperanto-bibliotekoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.