La Kapitulo renkontis la Estraron de TEJO

HeKo 715 3-C, 31 jul 19

Du reprezentantoj de la Kapitulo de la Esperanta Civito (inter ili la Konsulo) kaj kvar reprezentantoj de la Estraro de TEJO (inter ili la eniranta prezidanto kaj eliranta vicprezidanto) havis tuthoran konsultiĝon hieraŭ vespere dum la Internacia Junulara Kongreso en Slovakio.

Kvar temoj estis pritraktitaj: inter ili prioritatis la enketa referendumo pri eventuala aŭtomata membriĝo en TEJO por ĉiuj gejunuloj havantaj la esperantan civitanecon. La temo enhavis teknikajn detalojn, sed c-ano Giorgio Silfer atentigis kun rideto ke ĉiu teknika detalo povas implici strategian dimension. Ekzemple, ĉu individua membro de TEJO ricevas nur UEA-membrokarton (ne gravas ĉu elektronikan aŭ paperan) aŭ ĉu ĝi ricevas ankaŭ specifan TEJO-membrokarton? Tiu specifa membrokarto ekzistas, respondis la estraranoj.

Inter la aliaj teknikaj detaloj reliefis la demando pri la pluekzisto de la membrokategorio “Junaj Amikoj de Esperanto”: kiun ŝancon havas lastatempa statuta modifpropono, kiu eliminus tiun (senpagan) membrokategorion? La TEJO-reprezentantoj unuanime prognozis ke ĝi havas neniun ŝancon — fakte ĝi estis malaprobota la sekvan tagon (per vasta plejmulto de la Komitato).

Dua temo konturis la eventualan disponigon de Civita infrastrukturo por publikrilata agado de TEJO. Ĝi estos efektive traktata en septembro.

La Civita delegacio antaŭanoncis ankaŭ du proponojn el du paktintaj establoj, nome LF-koop kaj KCE. Ili trafis la intereson de TEJO sed, konforme al la subsidueco kiu karakterizas la organizan kulturon en la Esperanta Civito, ili konkretiĝos nur kiam tiuj establoj mem komunikos ilin formale. La Kapitulo simple sondis la TEJO-Estraron nur pri ilia riceveblo, ne pri ilia akceptindo.

La konsultiĝo pasis en tre agrabla kaj serena etoso. Ĝin partoprenis du sinjorinoj: la vickonsulo pri informado kaj la kasisto de TEJO.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.