La KCE-Komitato kunsidis kun fokuso al ALTE

HeKo 892 2-B, 7 nov 25

La 7an de oktobro okazis, sub la prezido de c-ano Stan Keable, la monata kunsido de Kultura Centro Esperantista, la unua post la pasintmonata plivastigo de la komitato. La reta formato ebligis la konektiĝon de tri komitatanoj (flanke de la prezidanto, c-anoj Lorena Bellotti kaj Alessio Giordano) el kvar, kaj ankaŭ de c-ano Giacomo Comincini, aŭskultita pri la lastatempaj rilatoj kun ALTE.

La kunveno kun laŭdo rimarkis la partoprenon de la KCE-sekretario, c-ano Giorgio Silfer en la konferenco de ALTE en Hungario, kie la ĉeesto de nia delegito efike montris la elstarecon de Esperantio en la kampo de lingvotestado en Eŭropo. En la sama linio situas la konferenco de ALTE en Munkeno, en aprilo de la venonta jaro, antaŭota de simila iniciato de la Universitato de Saloniko: en ambaŭ aranĝoj partoprenos senditoj de KCE, kun la celo prelegi kaj pliprofundigi kontaktojn kun la aliaj delegacioj ene de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo.

La ĉeestantoj konsentis pri la utilo pretigi aldonan materialon por lingvotestado, ekzemple lernolibrojn aŭ promocikampanjojn, por plivastigi la prestiĝon kaj ĉeeston de LTSEC ene de la tuta Esperantio. Por ĉi tiu tasko la vicprezidantino, c-ino Bellotti, proponis al c-ano Comincini aktiviĝi printempe en Ĉaŭdefono.

— Giacomo Comincini

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.