Sen. Anna Bartek, estro de la Blanka grupo, deklaras sin kontenta pro la respondo de la Konsulo (sen. Riichi Karibe) al la interogacio pri malrespekto kontraŭ la esperanto-flago (nome la flago de la Esperanta Civito). Aparte dankema ŝi estas pro la politika seriozeco de tiu respondo.
Laŭ la Senata reglamento, ne eblas komentario al la respondoj pri interpelacio aŭ interogacio. Tamen la Konsulo donis sugeston (proponi modifon al Lex Signorum), pri kiu ŝi intencas konsultiĝi kun la aliaj kvar opoziciaj senatanoj (Nshimirimana, Lovriĉ, Mihalkov, Sebuhoro), antaŭ ol eventuale diskuti kun la gvidantino de la majoritato, sen. Lorena Bellotti.
“Persone mi opinias ke la malrespekto kontraŭ flagoj estas punenda laŭ la leĝo en la koncerna lando. Se iu malseriozas pri la nederlanda aŭ alies flago, li estu juĝata laŭ la nederlanda normo, se la delikto okazas en Nederlando. Cetere mi rimarkas ke la menciita artikolo en Vikipedio estis rapide ŝanĝita, post mia interogacio, kaj entute malaperis aludo al la ago de la TEJO-ano: evidente oni komprenis ke pri tiu simbolo (unuigilo) ne eblas diab[o]li (malunuigi), eĉ se nur ŝerce” asertas sen. Bartek.