HeKo 818 4-C, 7 aug 23
La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Loklo la 29an de julio 2023,
KONFIRMINTE la rezolucion unuanime aprobitan per la senatokonsulto de la 16a de marto 2022;
ALDONE KONDAMNAS
a) la uzon de grapolbomboj en la milito;
b) la malpermeson pri la eldono kaj surmerkatigo de verkoj en ajna lingvo;
c) la kreskantan utiligon de mercenariaj trupoj okaze de lokaj konfliktoj.
La supra rezolucio estis unuanime aprobita. La UEA-kongreso en Torino aprobis neniun dokumenton pri tiu milito. Neniu dokumento ankaŭ el la TEJO- aŭ ILEI-kongreso. Nur la Sennacieca aprobis rezolucion, kiu ŝajnas grandparte kopiita el tiu de la Civito, kvankam okazis neniu kontakto inter la du subjektoj.