La Konsulino de la Esperanta Civito anoncas ke tri gesenatanoj de la Verda grupo (Martinelli, Blanco, Giordano) liveris leĝoproponon pri la oboloj, kies temo estas la sociala helpo por la civitanaro kaj la paktintoj.
Laŭ la proponintoj, “la ekspansio de la Esperanta Civito kunportas la zorgon pro la subteno al kolektivoj kaj individuoj, precipe novaj establoj kaj malriĉaj gestabanoj. Por tiuj subjektoj necesas normo kiu preventas misuzon de la civitana bonkoreco kaj garantias la mecenatecon en Esperantio. La proponitan leĝon inspiras monkolekta efiko de la protestanta eklezio en la neŭŝatela ŝtato kaj la administra modelo de islamaj bankoj.“
La leĝopropono valorigas la ekzistantan vorton “obolo”: “Per la vorto “obolo” oni indikas monon donacitan por bonfaraj celoj ene de la Esperanta Civito, simile al almozo.” Kaj naskiĝis neologismo, laŭ la 15a regulo de la Fundamento: “Zakato estas la kapitalo akumulita per ĉiuj ricevitaj oboloj.” Efektive en la araba “zakato” (زكاة) estus la obolo mem, laŭ profuda terminologia tradicio korana.
Post la norme necesa dektaga atendo pro eventuala kontesto pri la riceveblo, la leĝopropono estas submetota de la Konsulino al telematika Senatokonsulto, sekve de kiu ĝi estos entagordigebla por la venonta Senata sesio.