"Literatura Foiro" 331, oktobro 2024

HeKo 846 3-B, 19 sep 24

La oktobra numero de LF, la 331a, jam survojas al sia internacia abonantaro. Kiel oni rimarkis el la kvar jam presitaj numeroj, la ĉi-jaraj kovropaĝoj elstarigas la pentraĵojn de Maja Gorova, vicprezidantino de Bulgara E-Asocio kaj filino de la esperantista verkisto Ĥrima Gorov, kies belartaj kompetento kaj sentemo evidentiĝis per pluraj ekspozicioj lokaj kaj internaciaj. Kongrue kun la jara temo, “Paco kaj Milito”, la redakcio elektis ses reprezentajn bildojn el ŝia repertuaro: la ĉi-numera, titolita “Templo”, portretas la vunditan sopiron al reala paco.

La revuo, 64-paĝa, uverturas per fragmento el la 15a kanto de La infana raso, kies temo bedaŭrinde tro bone spegulas nian nuntempon. Por omaĝi la 100an datrevenon de la naskiĝo de William Auld, plaĉis al ni honori la memoron de LF-kunlaborinto kaj prezidinto de Esperanta PEN-Centro per la republikigo de intervjuo, okazinta la 6an de marto 1998 inter li, lia edzino Meta Auld kaj Giorgio Silfer. La numero dediĉis ankaŭ memoran nekrologon al István Szerdahelyi, unua lingvistika redaktoro de Literatura Foiro, eminenta lingvisto kaj esperantologo.

La rubriko pri Packulturo gastigas la esperantigon de la respondo de Sigmund Freud al Albert Einstein, Pro kio milito?, tradukita de Vinko Ošlak. Dume, inter la paĝoj de Militliteraturo trovas lokon eljapanigo de Suzuki Tadaiti pri dummilita virina perforto. Post longa hezito, ĉu – kadre de la ĉi-jara temo bedaŭrinde trudita de la monda situacio – publikigi tiun fragmenton, lia redakcio konkludis ke ja necesas konscii kiel draste la milito perturbas la mensojn: ni jam provis per La buĉisto de Sándor Márai, en LF 329, sed ĉi tiu teksto estas des pli ŝoka, ĉar ĝi reliefigas la martirigon de virinoj.

Ĉi-rilate ni elektis ankaŭ artikolon de Helmi Martikainen pri Nadia Murad, iraka aktivulino gajninta en 2018 la Pac-Nobelon pro la klopodoj ĉesigi la uzadon de seksa perforto kiel armilo en militoj kaj armitaj konfliktoj. Sed aliaj tri virinoj elstaras en la numero: temas pri Elena Popova, kiu regalas la legantojn per sep originalaj hajkoj, Grazia Deledda – en traduko de Carlo Minnaja el la itala – kaj Gae Aulenti, sola elstara ina arkitekto de sia generacio, prezentata de Stella Meester.

Juan García del Río proponas komparon inter la muziko de Pat Metheny kaj Lito Vitale, sin bazante sur hereza demando: kiun el la du Dio pli bone aŭskultus? Legu ĝis la fino por trovi respondon!

Alessio Giordano raportas pri sia partopreno en la Internacia Festivalo de la Fantastaj Filmoj, okazinta en Neuchâtel de la 4a ĝis la 12a de julio 2024, el kies programo li recenzis Spalovač mrtvol (1969), reĝisoritan de la ĉeĥo Juraj Herz, kaj la grekan filmon Arkantia (2024), de Yorgos Zois.

Esee elstaras ampleksa analizo de Rubèn Fernández Asensio pri la paralelaj sortoj de jido kaj esperanto, kiu montras la defiojn kaj la sukcesojn de ambaŭ lingvoj; sekvas intervjuo de Alessio Giordano al Vincenzo Sparagna, fondinto kaj eterna direktoro de unu el la plej gravaj, tamen ekstravagancaj, italaj kulturaj revuoj: Frigidaire.

En vitrino vi legos recenzon de Giorgio Silfer pri Memoru ĉi praulojn (2020), de Humphrey Tonkin; Perla Martinelli komentarias Sinjorino en ruĝo sur griza fono (2023) de Miguel Delibes, esperantigitan de Antonio Valén. Fine, sed ne fone, Enrico Dovigo priskribas la indon de Amu min, mia ido! (2024), aŭtorita de Elena Popova. Poezie fermas la numeron nova kontribuo de Nicolino Rossi, Paco stompita: …Tristas somero / sur la mondmap’ makuloj / milit-indikaj / obliĝe plu sinuas / pac-esperon detruas…

La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop). Ĉefredaktoro Perla Martinelli, vicĉefredaktoro Alessio Giordano. Provekzemplerojn kaj abonon bonvolu trakti tra lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net)
 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.