Memorsimpozio en KCE honore al de Zilah

HeKo 745 2-B, 6 okt 20

Perla Martinelli, Vinko Oŝlak kaj Giorgio Silfer estas la unuaj kontribuontoj al Memorsimpozio honore al Eŭgeno de Zilah (1939[1952]-2020), okazonta ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, 17-21 aŭgusto 2021. Ĉiuj personoj kiuj konis kaj estimis lin estos bonvenaj. La evento estas kvazaŭ daŭrigo de la jamaj internaciaj konferencoj de la malfondita OSIEK.

La forpaso de la filozofo estos la okazo por simpozio precipe pri filozofiaj temoj. “Mi uzus tiun okazon ankaŭ por korekti la malbonan principon ĉe AIS-San-Marino, kie en la centro de la Akademio filozofio ludas nenian rolon, kompare kun kibernetika scienco… Oni povus sugesti al la Akademio enkonduki reformon kaj fondi fortan katedron por filozofio sub la nomo de Eŭgeno de Zilah, kaj tiu katedro devus esti la kerna komponaĵo de la tuta Akademio” deklaris c-ano Vinko Oŝlak.

La kontribuontoj bonvolu sin proponi rekte al KCE, kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net), CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.