Morala absolvo por Corsetti (kaj Buller)

HeKo 307 A-4, 29 jul 06

La Komitato de UEA, kunsidanta en Florenco, aprobis la financan raporton 2005, inkluzive la transformon al donaco de la alprunto de pli ol 17.000 eŭroj ankoraŭ repagenda fare de la privatuloj kiuj responsis pri la intertempe ĉesinta projekto “Indiĝenaj Dialogoj”.

Tiu aprobo, ŝajne unuanima, implice absolvas la tiamajn estraranon pri financoj (d-ron Corsetti) kaj ĝeneralan direktoron (s-ron Buller) pri la akuzo de milda malversacio aŭ konfido-misuzo, levita de komitatano Gbeglo Koffi (kiu ne povas ĉeesti en Florenco).

La kerna elemento de la akuzo, je kiu evidente ne kredis la Komitato, estis la fakto, ke la kontestatan sumon s-ro Buller pruntintus sen la aprobo de la Estraro (kie membris s-ro Gbeglo mem).


Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.