La Formiketoj, kvinopa organiza teamo de la kvara NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (Malago, 9-13 oktobro 2026), difinis antaŭhieraŭ la ekskursan programon, pli densan ol kutime okazis en Katalunio, kie Esperanta Naturamikaro forte reduktas la investojn, favore al aliaj regionoj en Hispanio.
Pli da ekskursoj (kun nepre taŭgaj ŝuoj, ĉar Andaluzio estas ankaŭ montara) ne estas la sola novaĵo; se temas pri prelegoj, NAKSE turnas la stirilon al pli strategia temaro. Dum la inaŭgura mateno, post la saluto de la Konsulino de la Esperanta Civito, sen. Lorena Bellotti, eblos aŭskulti paroladon de c-ano Giorgio Silfer pri “Kvar animoj en unu korpo: interna ideo, monda lingva problemo, pacemo sen militrifuzo, kaj precipe alternativa turismo en Esperantio?”, kie la lasta punkto estos la plej traktata, kongrue al la ideologia kulturo de Naturfreunde Internationale.
Interalie, unuafoje NAKSE invitos ankaŭ reprezentantojn de aliaj NFI-federacioj, kvankam en la naturamika Esperanto-Domo jam okazis seminario kun partoprenantoj el la esperanta/hispana, franca, itala kaj svisa branĉoj.