Nederlanda decido kondukas al korea rezigno

HeKo 733 6-A, 27 apr 20

“Korea Esperanto-Junularo preferas ne okazigi la IJK-on” ĵus anoncis Ŝin Mondero, la ĉefa respondeculo por la organizado de la TEJO-kongreso de 2021 en la pacifika insuleto Jeju. La rezignon (ĉu definitivan?) kaŭzis la “virtualigo” de la ĉi-jara kongreso en Nederlando.

“La korea IJK estu kunlaborata kun la instanco en insulo Jeju; la gastigo estis decidita antaŭ la nuligo de ĉi-jara fizika (aŭ surloka) kongreso. La instanco esperis, ke almenaŭ du estraranoj de KEJ partoprenos en la kongreso en Someren kaj raportos bezonatajn informojn, inkluzive de sistemo, preparo, gvidado, etoso, ktp, nepre per fotoj kaj rilataj dokumentoj. Por laŭplana preparo de la korea IJK, antaŭa partopreno fizika estas tial postulata” klarigas Ŝin Mondero; sed ne estas ĉio.

“Nun en la estraro de KEJ troviĝas nur unu partopreninto de IJK. La plano antaŭ la pandemio celis, ke mi kaj Vito (Park Sanghyun) partoprenu en la nederlanda, tiel triopo da estraranoj estu spertintoj je IJK; la forta helpanto Albert samtempe iĝus spertinto. Jam estas kelkaj lertaj amikoj, kiuj kapablas helpi KEJ, tamen kiel vi ĉiuj bone scias, surlokaj aferoj finfine estu traktataj de tieuloj” plu argumentas la korea respondeculo, kiu finas per sanitara dilemo: “oni devas rezervi grandajn ejojn almenaŭ antaŭ unu jaro, dum neniu povas certi la finon de la pandemio en ĉi somero”.

KEJ efektive invitis la junularan kongreson antaŭ la eksplodo de la epidemio (aŭ dum la ĉinaj aŭtoritatoj kaj Monda Organizo por Sano ankoraŭ diskretis pri ĝi). La decido de la nederlanda LKK malhelpas “partoprenon en fizika IJK por raporto kaj sperto”, kaj tiel fortigas la sanitaran argumenton.

Ne mankas kritikaj voĉoj kontraŭ la nederlanda decido. Ekzemple iuj sin demandas, kial la LKK ne konsultiĝis kun la aliĝintoj mem, antaŭ ol rezigni pri fizika IJK.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.