Nobel-premiitoj en la februara numero de LF 303

HeKo 726 4-B, 24 jan 20

La Nobel-premio altiris la atenton de “Literatura Foiro” 303 (februaro 2020), kiu jam survojas al la abonantaro. Ne temas nur pri la lastaj, sed ankaŭ pri du klasikuloj. La kovropaĝo mem ne estas dediĉita al laŭreatoj, tamen la kandidato de nia literaturo per originala poemo akompanas la ĉarman internan pejzaĝon fare de Nicola Bertelotti, kies fotografia arto karakterizas la nunan jarkolekton. Giorgio Silfer mem intervjuas lin pri lia kultura itinero: “Beleco plus tempo, lokoj imagitaj de literaturo”.

“Post Handke, ĉu plu kredi al la literatura Nobel-premio?” prokurore demandas Zlatoje Martinov, dum Tomasz Chmielik anticipas baldaŭan eseon per traduko el “La tempo de Yzidor”, de Olga Tokarczuk. La unua ĉapitro el la romano “La regno de alkoholo” de Mo Yan (tradukita de Vejdo) alvenas al kompletiĝo, dum aperas la unua parto el la rakonto de Luigi Pirandello “La vojaĝo” (1928), fare de Perla Martinelli.

Krom lasta proza kontribuo, ĉi-foje originala novelo de Julian Modest, ankaŭ poezio abundas: uverturas Mao Zifu, humure interludas Mikaelo Bronŝtejn, lirikas Goncalo Neves, kaj la voĉon de Maria Grech Ganados transliras Carmel Mallia.

La aktivecon de Esperanta PEN-Centro eĥas la ateliera kontribuo de Marie-France Conde Rey, aktualiginta la fablon de la kvar muzikantoj el Bremeno, kaj jubilea omaĝo al ties unua prezidanto, la nun 75-jara Istvan Nemere.

Sur la flanko nebeletra elstaras la eseoj de Davide Astori “Revoj pri Eŭropo kaj la profeta antaŭvido de Zamenhof” kaj de Fernando Pita “La “Sintaksaj strukturoj” de Noam Chomsky”. Kino ĉeestas per recenzo de Renee Triolle pri “Papiŝa”.

La recenzoj traktas pri hispana lirika antologio kompilita de Marco Antonio Botella (Fernando Pita) kaj pri lasta romano de Sten Johansson (Carlo Minnaja). Ĉi-lasta aŭtoras ankaŭ eseon pri “niaj beletraj naŭdekjaruloj” (de Kock, Mallia, Sigmond).

Per sia lasta konsula prelego “Paco kaj milito en nia percepto pri la homaro” Giorgio Silfer fermas ĉi tiun numeron, 64-paĝan kaj grafike elstaran.

La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop, Svislando. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.