Nova Kapitulo sub signo de kontinueco

HeKo 321 8-C, 23 jan 07

La ĝisnuna Konsulo, c-ano Walter Zelazny, ricevis de la baldaŭa, c-ano Giorgio Silfer, la informon ke la propono pri la nova Kapitulo estas preta. En la inaŭgura sesio de la Parlamento la nova Konsulo formale anoncos la konsiston de sia teamo, kun la respektivaj delegoj.

En la Kapitulo estos kvin personoj: krom la Konsulo kaj la Vickonsulino, estos konfirmitaj sen. Bertil Nilsson, sen. Chamberline Nguefack, sen. Ljubomir Trifonĉovski, kun rotacio de la nunaj delegoj.

Samtempe kompletiĝos la framo de la diversaj aktistoj: al la daŭrantaj aldoniĝos, post provperiodo, la nova direktoro de la Registra Instanco, c-ano A. Bartek, kaj la nova aktisto de la Lingva Komitato, c-ano Mushosi Birindwa.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.