Nova stabano formata por la Kapitulo

HeKo 719 4-C, 7 okt 19

Ekde hodiaŭ c-ino Manuela Blanco staĝas plentempe por la Esperanta Civito, kadre de formado sub la gvido de la prokuristo de fondumo Pro Esperanto. Ŝi deĵoras precipe en la naturamika Esperanto-Domo, kie ŝi loĝas, kaj trejniĝas kiel organiza kaj publikrilata kadro.

La formado daŭros ses monatojn kaj estos longigebla per decido de la nova Konsulo, post la inaŭgura sesio de la Civita Parlamento, en marto 2020. La fina celo estos havi vivantan ĉeneron inter la Kapitulo kaj la infrastrukturoj, aldone al konkreta subteno por la ekspansio de Esperanta Naturamikaro en Iberio.

En ĉi-lasta kunteksto c-ino Blanco estas preparata ankaŭ por garantii la surlokan ĉeeston de ENa, post la baldaŭa retiriĝo de c-ano Giorgio Silfer, kiu okupiĝos pri la naturamika movado nur je transnacia nivelo, kaj ne plu administre kaj didaktike en Iberio.

La staĝantino jam bone elturniĝas en esperanto, ricevinte lingvan preparon en la perspektivo de la Civila Servo. Ŝi nun vizitas B-kurson en la Esperanto-Domo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.