Parlamenta sesio translokota de Bulgario al Svislando

HeKo 757 6-C, 17 mar 21

Post hodiaŭa konsulto kun la Kapitulo, la Konsulo proponas al la Senataj grupestroj kunvoki la ordinaran parlamentan sesion ne plu al Razgrado, sed al Loklo aŭ Ĉaŭdefono.

La ŝanĝo de la loko signifas ankaŭ prokraston: de junio al aŭgusto 2021, pli precize je la 20a. Tial la parlamenta sesio koincidos kun unu el la tagoj de la memorsimpozio en Kultura Centro Esperantista (la sola aranĝo honore al Eŭgeno de Zilah).

La proponon kunveni en Svislando motivas la malfacila situacio en Bulgario pro la pandemio. La Konsulo intencas viziti la Esperantistan Kulturdomon en Razgrado okaze de la ornitologia semajno kiun Esperanta Naturamikaro estas organizonta kun la rumanaj naturamikoj en la delto de la Danubo, dum printempo 2022. Estas rimarkinde ke la rumanoj jam komunikas en esperanto, kvankam ne esperantistoj: la propono de kunlaboro venis ghuste de ili.

Al la delto de la Danubo eblos veturi per ŝipo de Budapeŝto, kaj tiel viziti ankaŭ insulon Esperanto (nun ekologia oazo), la duan laŭ vasteco sur la rivero, unu el la plej belaj en la mondo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.