PEN Internacia mondkongresis en Filipinoj

HeKo 719 7-B, 13 okt 19

PEN Internacia ĵus fermis sian mondkongreson en Manilo, ĉi-jare sen la partopreno de la esperanta delegacio. La foreston motivis la altaj kostoj de vojaĝo el Eŭropo, sed ankaŭ la malfacila konjunkturo en la gastiganta lando kaj en la tegmenta organizo mem.

La 2019a estas fakte komplika jaro. Ĝi ekis kun la demisio de Mario Varga Llosa, kiu protestis pro la katalunisma konduto kaj de la usona PEN kaj de la internacia konsilio. Ĝi daŭris per internaj konfliktoj kiuj kondukis al du suspendoj: de la hispana kaj de unu el la tri meksikaj PEN. Kun ĉi-lasta jam estis problemoj en 2007, kiam la centralo en Londono blokis la jam aprobitan okazigon de la mondkongreso en Oaksako. Pliaj problemoj koncernis la rilatojn inter Londono kaj la rusa PEN.

Sur la interna konjunkturo pezas la rolo de la internacia sekretario, estona verkistino. La Esperanta PEN voĉdonis perkoresponde por alternativa kandidato, slovenino loĝanta en Katalunio; sed la Asembleo en Manilo reelektis la estoninon.

La situacio evoluas survoje al la centjara jubileo de PEN-Klubo, fondita de anglaj kaj francaj verkistoj en 1921. La tria aliĝinta centro kronologie estas la kataluna, kio pruvas ke (en feliĉa malkongruo kun la UN-sistemo) en PEN Internacia oni reprezentas literaturojn, ne naciŝtatojn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.