PEN-libro pri la esperanta literaturo

HeKo 593 2-B, 12 feb 16

Danke al anonima mecenato konkretiĝas la ideo produkti malgrandan libron kiu resumas la historion de la esperanta literaturo, en la tri oficialaj lingvoj de PEN Internacia plus la transnacia. Tian libron, aŭ eĉ nur broŝuron, plurfoje neesperantistoj petas dum la mondkongresoj.

Temus pri la kvin ĉapitroj de la verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, enkondukaj al la kvin respektivaj periodoj, kunigitaj kaj tradukitaj. La rezulto estos submetita al la aŭtoroj por eventualaj retuŝoj kiam la tradukoj estos finitaj, antaŭ la livero de la definitiva teksto al la presejo. La espero estas prezenti la libron fine de septembro dum la mondkongreso en Galegio, sub la egido de PEN Internacia mem.

Kooperativo de Literatura Foiro, kiu posedas la kopirajtojn, jam elektis la francigonton kaj la hispanigonton. Kompetentaj angligontoj bonvolu sin anonci rekte ĉe la eldonejo: lf-koop ĉe esperantio.net .

Tra la sama adreso eblas rekte mendi la verkon “Historio de la esperanta literaturo”, kies unua represo (do dua produkta ondo) estos baldaŭ elĉerpita: entute 475 ekzempleroj (el 500) distribuitaj en nur sep monatoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.