La membraro de Esperanta PEN-Centro estas vokita al du selektoj: la esperantlingvaj kandidatoj por la literatura Nobelo kaj la titoloj kandidataj al la premio “La Verko de la Jaro” 2026; pri ambaŭ voĉdonos la abonantaro de la revuo “Literatura Foiro”, kies kunĉefredaktoro (kaj PEN-sekretario) c-ano Alessio Giordano oficos notarie.
Lastfoje la selektado por la Nobel-kandidateco okazis en 2016; tiam la voĉoj de la abonantaro favoris du nomojn: Spomenka Ŝtimec kaj Giorgio Silfer — ĉi-lasta gajnis en proporcio de du kontraŭ unu, kaj iĝis la kandidato de nia literaturo, paralele al Baldur Ragnarsson (fare de Akademio Literatura de Esperanto) ĝis lia morto. Ekde 2018 ALE kandidatigis plu neniun, do restis nur c-ano Silfer, kiu post jardeko petis novajn selekton kaj elekton, konsidere ankaŭ pri la efektiva aktiveco lastatempa. Bedaŭrinde tri el kvin tiamaj selektitoj (Boulton, Nemere, Ragnarsson) intertempe forpasis; cetere nur c-ano István Nemere daŭre aktivis ĝis sia lasta tago: lia koro cedis tuj post publika prezento de ĵus eldonita libro.
Por la PEN-premio (kies loto estas dusemajna senpaga libertempo en kastelo rezervita al verkistoj, ĉe la Lemana lago) la selektado koncernas la beletran prozon de 2025/26, do romanojn, novelarojn, teatraĵojn. Venontjare temos pri poezio, laŭ libroj (nepre ankaŭ el papero) surmerkatigitaj en 2026/27.