Du kunsidoj de diversaj stabanoj de la Esperanta Civito okazis ĉi-monate en Ĉaŭdefono. Pri la establoj aliĝintaj al la Pakto kaj kun jura sidejo en Svislando diskutis 12 aŭgusto 2024 pluraj geparlamentanoj aktivaj interalie (ankaŭ) por LF-koop kaj KCE. La Komitato de KCE mem kunsidis hodiaŭ pro ordinara kunvoko, sub la prezido de c-ano Stanley Keable.
La unua kunveno utilis por enfokusigi la komunajn interesojn de la “svisa akso”, al kiu aldoniĝas la konstanta pligraviĝo de paktintoj en Hispanio, Hungario kaj Burundio. La procezo de koherigo disvolviĝas kun la klopodoj doti ĉiun establon per propra nemoveblaĵo kaj kupli la paktintojn al neesperantistaj tegmentaj organizoj. Rimarkinda ankaŭ la multiĝo de konsorciaj servoj, kiel Pasvorta Reto (la Esperanta Tempobanko), kongresa buroo, la sciencaj institutoj.
La KCE-Komitato taksis la etaton de la Esplora Instituto de Esperantologio. La retejo pretos ene de tri monatoj; la semestraj programoj de pluraj kursoj pretas; la KCE-sekretario funkcios provizore kiel UDO (universitata disvolva oficisto). La regio raportis pri la domflegado: pli ol duono de la persienoj estas ĵus renovigitaj. Inter la konstantaj servoj je loka nivelo, krom la monata legogrupo en Neŭŝatelo baldaŭ funkcios studa dimanĉo en la Esperanto-Domo ĉiumonate, pri lingva perfektiĝo (B-grado): ĝi inkluzivos la eblon de sabata vespermanĝo kun distra programo.