Pola universitato forpelas rusan esperantiston

HeKo 786 3-A, 13 apr 22

Post denunco de pola esperantisto el Bjalistoko, Universitato Adam Mickiewicz forpelis rusan esperantiston el sia kursaro. Oni ne scias ĉu la koncernato aliĝis danke al stipendio de Esperantic Studies Foundation en Usono. Je la oficiala komuniko:

“Aleksandr Lebedev, la prezidanto de REU (Rusia Esperanto-Unio), rilatas al la neniigo de Ukrainio kaj rifuzas pacon: “La speciala operaco devas daŭri ĝis la kompleta rastado de la tuta teritorio de Ukrainio, dum tiom da monatoj kiom necesas”. Li daŭre ripetas sian opinion publike: “Tiu merdoŝtato devas esti likvidita komplete.” (Facebook, 08.04.2022).”

“Tiu ĉi lia konsterna konduto akre kontraŭas la bazajn valorojn kaj strebojn por paco de esperantistoj, kiuj favoras multkulturecon, respektas la aliecon kaj sendependecon de aliaj homoj, nacioj. Tia konduto kontraŭas ankaŭ la bazajn principojn de kunvivo kaj kunlaboro en universitata medio, kiel tiu de UAM (Universitato Adam Mickiewicz). Li portas honton kaj por Esperantio kaj por la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM, kies studanto li iĝis en la studjaro 2021/22.”

“Ni, instruistoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj, protestas kontraŭ tiu kruela sinteno kaj ne imagas pluan kunlaboron kun li. Aparta detala protesta letero kun subskriboj de studentoj kaj instruistoj estis sendita al la rektorino de UAM. Aleksandr Lebedev estas forigita el la listo de studentoj de UAM la 08.04.2022.”

(Subskribis prof. d-ro Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.