Promulgita la Dekreto Fernández

HeKo 889 6-C, 30 sep 25

Nova dekreto eniras la norman korpuson de la Esperanta Civito. Temas pri dispozicio en apliko de Lex Lubomira, pri la funkciado de la Registra Instanco de la konsorcio. La dekreto fiksas teknikajn, financajn kaj procedurajn temojn rilate al grava instanco de la Civito.

En aŭgusto 2025, post la aprobo fare de la Konsulo, sen. Lorena Bellotti, dum la kvina kunsido de la Kapitulo, la vickonsulo pri bibliotekoj kaj arkivoj, sen. Rubèn Fernández Asensio, subskribis en Badalono, Katalunio, la respondan aplikan normon, komence de septembro. La eldono de la leĝa novaĵo alvenas ĵus antaŭ grava Kapitula kunsido, la sesa, kiam aliaj reformoj estos debatataj. 

La Konsulino, aŭ la delegita vickonsulo, aplikas leĝon aŭ administran akton per dekreto. Same kiel leĝo kaj administra akto ekvivalentas laŭ normiga graveco, dekreto kaj edikto ekvivalentas laŭ aplika graveco. Kutime, dekreto portas la nomon de la persono kiu subskribas ĝin. Kun la publikigo de la teksto en Heroldo Komunikas fare de la vickonsulo kun delego al informado, la dekreto estas plene promulgita kaj tuj ekvalidas.
 

— Giacomo Comincini

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.