Renkonto en Berno pri la Civila Esperanta Servo

HeKo 745 8-C, 20 okt 20

Delegacio de Civila Esperanta Servo estis hodiaŭ bonvenigita ĉe la svisa filio de Civila Servo Internacia en Berno, kie estis preparata la projekto de miksita laborbrigado ĉe la Esperanto-Domo de KCE en 2021. La projekto antaŭvidas partoprenon kaj de Esperantianoj kaj de gaĝoj, kiuj dum la laborbrigado lingve asimiliĝus al la unuaj.

La svisa CSI montris grandan intereson pri la projekto, kiu stimulis la ideon organizi en la Esperanto-Domo mem estontan landan asembleon de CSI: esplora vizito tiucele okazos baldaŭ en Ĉaŭdefono, en kies urba biblioteko situas la tuta historia arkivo de CSI.

Ekster la ĉefa temo, gec-anoj Giorgio Silfer kaj Manuela Blanco esploris la demandon pri la esperantigo de faka terminaro, kiun CSI bonvenigus, kaj babilis pri la fakto ke CSI neniam ricevis la Nobel-premion pri paco, eĉ neniam kandidatis.

Morgaŭ, okaze de ordinara kunsido de la Kapitulo, sen. Silfer transdonos la oficon de komisaro de la Civila Esperanta Servo al la nova vickonsulo responsa pri la koncerna delego, nome sen. Manuela Blanco: ŝi restados nun kelkan tempon en Svislando, por kompletigi mision kiu kondukis ŝin ankaŭ al okcidenta Francio kaj norda Italio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.