Renovigita la Kongreso de la Popoloj

HeKo 339 5-C, 27 sep 07

La mondcivitana movado (sidejo en Parizo) renovigis parton de la ĉefa instanco, la Kongreso de la Popoloj. El 20 kandidatoj estis elektitaj la sekvaj 15: Chris Hamer, Heloisa Primavera, Dauji Gupta, Marie Louise Duboin, Liliane Metz Krencker, Joël Luguern, Wolfgang Fischer; Leo Rebello, Diomaye Sene, Rob Wheeler, Ulisses RIiedel, Mustapha Nafati, Bernard Chuzeville, Yves Angelloz, Vincent Peingnez.

La unua plena kunsido de la Kongreso de la Popoloj okazos 2-4 novembro 2007 en Eben-Emaël, Liège, Belgio. Al tiu kunveno estas invitita ankaŭ la Esperanta Civito.

Inter la novaj parlamentanoj du parolas esperanton: Ulisses Riedel kaj Vincent Peingnez. Gratulon al ili! Ankaŭ tria kandidato parolas nian lingvon, sed li alvenis kiel lasta en la klasifiko: temas pri Gerhard Hirschmann. Li estas aktiva en paralela branĉo de la mondcivitismo (AWC) kaj por tiu branĉo li varbadas afrikajn esperantistojn.

En Afriko, la “ĉefa direktoro” de s-ro Hirschmann estas s-ro François Hounsounou en Benino, TEJO-estrarano kaj direktoro de “Afrika Oficejo”, kiu la 7an de junio 2007 minacis la surlokan organizanton de la Seminario pri la Esperanto-Literaturo en Dakaro per la suba kalumnia mesaĝo:

Vi estas AWC-Direktoro en Senegalio, ĉu ne? Bv scii, ke Mondcivitaneco kaj Esperanto ne rilatas kun [la Esperanta] Civito kies la prezidanto estas Silfer Giorgio. Mi ne ĝojas pro tiu mesaĝo de Silfer al vi pro vizito. Mi ege petas vin ne enkonduki nian movadon en [la Esperantan] Civiton, kiu agadas kontraŭ UEA. Vi rajtas rilati kun ĉiuj instancoj agade en la sama celo sed ne kun [la Esperanta] Civito. La historio de Civito disdividis Afrikon.Bv ne enŝovi vian nazon en ĝin. Se la rezultoj de la aktiveco de s-ro Hirschmann en Afriko estas ĉiuj kiel la supra, ni ne miras ke li estis la malplej populara el ĉiuj kandidatoj al la Kongreso de la Popoloj 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.