La mondcivitana movado (sidejo en Parizo) renovigis parton de la ĉefa instanco, la Kongreso de la Popoloj. El 20 kandidatoj estis elektitaj la sekvaj 15: Chris Hamer, Heloisa Primavera, Dauji Gupta, Marie Louise Duboin, Liliane Metz Krencker, Joël Luguern, Wolfgang Fischer; Leo Rebello, Diomaye Sene, Rob Wheeler, Ulisses RIiedel, Mustapha Nafati, Bernard Chuzeville, Yves Angelloz, Vincent Peingnez.
La unua plena kunsido de la Kongreso de la Popoloj okazos 2-4 novembro 2007 en Eben-Emaël, Liège, Belgio. Al tiu kunveno estas invitita ankaŭ la Esperanta Civito.
Inter la novaj parlamentanoj du parolas esperanton: Ulisses Riedel kaj Vincent Peingnez. Gratulon al ili! Ankaŭ tria kandidato parolas nian lingvon, sed li alvenis kiel lasta en la klasifiko: temas pri Gerhard Hirschmann. Li estas aktiva en paralela branĉo de la mondcivitismo (AWC) kaj por tiu branĉo li varbadas afrikajn esperantistojn.
En Afriko, la “ĉefa direktoro” de s-ro Hirschmann estas s-ro François Hounsounou en Benino, TEJO-estrarano kaj direktoro de “Afrika Oficejo”, kiu la 7an de junio 2007 minacis la surlokan organizanton de la Seminario pri la Esperanto-Literaturo en Dakaro per la suba kalumnia mesaĝo:
Vi estas AWC-Direktoro en Senegalio, ĉu ne? Bv scii, ke Mondcivitaneco kaj Esperanto ne rilatas kun [la Esperanta] Civito kies la prezidanto estas Silfer Giorgio. Mi ne ĝojas pro tiu mesaĝo de Silfer al vi pro vizito. Mi ege petas vin ne enkonduki nian movadon en [la Esperantan] Civiton, kiu agadas kontraŭ UEA. Vi rajtas rilati kun ĉiuj instancoj agade en la sama celo sed ne kun [la Esperanta] Civito. La historio de Civito disdividis Afrikon.Bv ne enŝovi vian nazon en ĝin. Se la rezultoj de la aktiveco de s-ro Hirschmann en Afriko estas ĉiuj kiel la supra, ni ne miras ke li estis la malplej populara el ĉiuj kandidatoj al la Kongreso de la Popoloj
Aldonu komenton