Roterdamo promesas Universalan Kongreson en Afriko

HeKo 735 8-A, 25 maj 20

“UEA pretas en la venontaj jaroj kongresi en Afriko, nia lulilo, kaj tiel ebligi al homoj de la tuta mondo kunfratiĝon en la plej bona afrika etoso, per kiu afrikanoj normale festas tiun ĉi tagon. Vestitaj per grandiozaj tradiciaj kostumoj, homoj de pluraj landoj okazigas spektaklojn kaj festivalojn ĉirkaŭ kulturo, gastronomio kaj diverseco de kutimoj en la kontinento”. Tiel heroldas ĵusa gazetara komuniko el Roterdamo. Kiel efikos Afrika UK al la struktura deficito de la Universala?

La komuniko omaĝas al la hodiaŭa Tago de Afriko, kaj emfazas la gvidan rolon de s-ro Jeremie Sabiyumva, kiu fariĝas la plej fama afrikano, en pozicio pri kiu ekzistas nur unu precedento: c-ano Koffi Gbeglo. Ĉu post kelkaj jaroj Roterdamo traktos la duan famulon kiel ĝi traktis la unuan?

La komuniko, legebla en uea.org, enhavas ankaŭ interesan politikan orientiĝon: ĝi celebras la rolon de Organizo por Afrika Unuiĝo (nun Afrika Unio), kun akcentoj eĉ rande al historia malprudento.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.