Silfer pri PEN ĉe Londona Esperanto-Klubo

HeKo 847 4-B, 3 okt 24

Interesa historia kaj aktuala prelego trafis kunvenon de la Londona Esperanto-Klubo (LEK) 27 septembro 2024, pri la origino kaj evoluo de PEN Internacia kaj la proksima rilato de ĝiaj pacemaj celoj, ekde la fondo en 1921, ĝis la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo, 10 septembro 1993, kiam la Esperanta PEN fariĝis membro de Internacia PEN. 

Komence de la unua mondmilito, en oktobro 1914, grupo de intelektuloj subtenís la militiron de la Germana Imperio per la “Deklaro de la 89”. Kelkaj anglaj verkistoj reage kuniĝis por fari la malon: ne por subteni la propran ŝtaton, sed agi kune por la paco. Laŭ tiu senŝtata vojo, en 1921 fondiĝis la Internacia PEN-klubo, komence kun nur du membro-organizaĵoj — la anglalingva kaj franclingva PEN-kluboj. Sekvis la tria, la kataluna, kaj unu post alia multaj pliaj.  

Al la pacifisma engaĝo baldaŭ aldoniĝis tiuj por esprimlibero (fruante jardekojn kompare kun Amnestio Internacia), por la minoritataj kaj indiĝenaj lingvoj, por la lingvaj rajtoj.

En LEK ekde la pandemia krizo la kunvenoj okazas ĉefe virtuale, en kombino kun la Antverpena klubo (Belgio), vendrede per Zoom, kaj nur po unu ĉeesta kunveno en monato. Tiel, la du kluboj regule gastigas grandan aron da partoprenantoj el ĉiuj mondopartoj. Ĉi-kaze la klubo faris eksterordinaran ĉeestan kunvenon por aŭskulti la reprezentanton de la esperanta literaturo, Giorgio Silfer, tuj post lia partopreno en la verkistara mondkongreso en Oksfordo. La prelego estis sonregistrita. Petu la registraĵon de keablestan [ĉe] yahoo [punkto] co [punkto] uk (keablestan[at]yahoo[dot]co[dot]uk).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.