La simpozio de Kultura Centro Esperantista pri “Andragogio kaj didaktiko”, 1-3 majo 2026 en Ĉaŭdefono, disvolviĝos parte telematike pro funebra omaĝo al la karmemora c-ano Bertil Nilsson; duono de la intervenoj estos do virtualaj kaj precipe en intervjua formo.
En fizika ĉeesto parolos c-anoj Alessio Giordano (pri sia sperto kiel esperanto-docento al samuniversitatanoj) kaj Giorgio Silfer (pri andragogio aplikita al esperanto). C-ano Stano Keable donos ateston pri sia edukiĝo kiel denaska esperantisto.
Telematike alestos c-anoj Rubèn Fernández (pri esperanto-teleinstruado en universitato) kaj Giacomo Comincini (pri eduko kaj identeco: la kazo de la Esperanta Civito). Krome d-ro Andrea Vaccari pri sia esperanta instrumetodo por adoltoj.
Sekvos informo pri la preciza horaro, kiu devas kongrui kun la Asembleoj de KCE kaj de LF-koop.