Startas la testa eksperimento de EIE en Svislando

HeKo 805 3-B, 28 jan 23

Deko da selektitoj partoprenos ekde morgaŭ la kvintagan testan eksperimenton pri Esplora Instituto de Esperantologio, la preparata telematika universitata kursaro de Kultura Centro Esperantista. Instruos d-ro Alessio Giordano (fonologio) kaj prof. Giorgio Silfer (literatura kritiko).

La kursoj okupos po kvar periodoj tage: du matene kaj du posttagmeze. Eblas viziti ĉiun aŭ nur iun lekcion, sed gravas esti akurata komence de ĉiu periodo, nome kupli sin laŭ aparta programo por eniri la telematikan ĉambron. La esenca bibliografio inkluzivas verkojn de Saussure, Silfer kaj Wells en esperanto.

La du kursgvidantoj estas jam en Ĉaŭdefono kaj reale gvidos de salono Piron la gekursanojn en virtualo. La sistemo similas al Zoom, sed malpli laciga kaj tute senpaga.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.