Surpriza rezulto de la Miyoshi-kampanjo

HeKo 845 9-E, 12 sep 24

Kvankam la multekosta kampanjo de S-ro Etsuo Miyoshi vekas perplekson en diversaj esperanto-medioj (ekz. nostalgiuloj de la CO de UEA), li akiris kelkajn reagojn de eŭropaj politikistoj, eĉ gravaj. 
Laŭ liaj komunikoj, surprize ekstremdekstruloj subtenus nian lingvon, en Francio kaj Germanio. Certe ne mankas la tradicia subteno de verduloj kaj socialdemokratoj/socialistoj, sed mankas tiu de (post)komunistoj kaj kristandemokratoj, dum manifestiĝas la apogo de LePen-istoj kaj novnazioj. Ĉi-lasta fenomeno povas havi klarigojn.
Unue, la tipe finvenkisma hato kontraŭ la angla trovas apogon ĉe politikistoj kiuj malamas la atlantismon kaj ŝatus geopolitikan alternativon: se esperantismo kontribuas – des pli bonvena estu la aliancano por tiu alternativo. Due, la asistantoj de tiuj politikistoj laboras bone: alvenis mesaĝo el la fora Japanio, ni montru afablecon. Trie, se esperanto iel konvenas por garantii la propran nacian lingvon, naciistoj aprezas la argumenton. Kvare, kiel pruvas la konduto de la nuna itala ĉefministrino, eble oni ne konas ankoraŭ la evoluon de la ekstrema dekstro, nun eĉ “pacema”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.