Tagordo de la Senata sesio, 29 decembro 2025

HeKo 898 3-C, 20 dec 25

La Konsulino komunikas la tagordon de la ordinara Senata sesio, kiu disvolviĝos en Lombardio, 29 decembro 2025, matene tuj post la Forumo, kun ebla daŭrigo post la lunĉopaŭzo.

1) Komunikoj de la Konsulino (art. 10, par. 2).
2) Komunikoj de la Kapitulanoj (po tri minutoj aŭ referenco al skriba raporto).
3) Rezolucio pri la adopto de la Universala Deklaracio pri Arĥivoj (Fernández).
4) Rezolucio pri cionismo (Kagina-Bartek).
5) Rezolucio pri la komentoj en HeKo (Martinelli).
6) Proponoj Fernandez pri reformo de la Senata reglamento kaj
kontraŭpropono Martinelli pri starigo de komisiono por eventuala reformo de la Senata reglamento.
7) Diversaj kaj eventualaj (art. 10, par. 3)

Se la Konsulino anoncus la atribuon de delegoj al nova Kapitulano, la koncerna konfido de la Senato estus traktota tuj antaŭ la punkto 2.

 

— Unua Vickonsulo

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.