Tutmonda Esperantista Junulara Organizo subskribis leteron al la Eŭropa Konsilio por pledi favore al la Ŝengen-principoj, kun dek kvin aliaj internaciaj junularaj organizoj.
TEJO celas “plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo” kaj libera moviĝeblo en la Ŝengen-landaro estas grava afero por TEJO kiel internacia organizaĵo. La Ŝengena traktato kreis kreskantan regionon kies civitanoj povas libere moviĝi, renkontiĝi kaj decidi kie loĝi kaj labori. Ĝi faligis gravajn barojn internaciigante la vivon de popoloj kiuj tragedie militis inter si antaŭ sepdek kaj cent jaroj.
Multaj TEJO-eventoj okazas en Eŭropa Unio kun internacia partoprenantaro. La eŭropaj TEJO-membroj povas nun libere moviĝi por ilin partopreni kaj, danke al Ŝengeno, kiam tiuj membroj el la cetero de la mondo sukcesas veni al Eŭropo, ili povas moviĝi libere en ĝi, vizitante eventojn kaj samideanojn en diversaj landoj.
Malfortigo de la Ŝengen-principoj estus obstaklo al la laboro de TEJO, kaj problemo por ĝiaj aktivuloj, eŭropaj kaj ekstereŭropaj.
Por gejunuloj landlimoj en centra kaj okcidenta Eŭropo estas parto de pasinteco kiu ne revenu.
(fonto: TEJO aktuale)