TEJO surprizite malkvietas pro la "Fina Vendo"

HeKo 769 5-A, 16 aŭg 21

Manke de la Fina Venko, la fina vendo de la sidejo de la Universala en Roterdamo surprizis la Junularan. “En la estraro [de TEJO] ni jam longe aŭdis “klaĉojn”, sed la koncernan dokumenton ankaŭ ni vidis nur en aŭgusto. Ne estis oficiala komuniko al la TEJO-estraro antaŭ la sendo de tiu dokumento al komitatanoj” konfesas unu el la TEJO-estraranoj.

Tamen la Junulara havas observanton (eĉ du) en la estraro de UEA, kiu reciproke havas propran en la alia. “Se nia observanto ne povis sekvi la evoluon de ĉi tiu plano pro la kaŝemo de la estraro de UEA, mi tre malesperas. Nia regularo pri kunlaboro kaj la profesieco de niaj aktivuloj klare montras, ke ni ne perfidos konfidencon eĉ tiel gravan. Se nia observanto havis aliron al ĉi tiuj dokumentoj, sed ne informis la ceteran estraron pri ili, mi tre malesperas. Tiu rolo estas kerna dum UEA kaj TEJO daŭre estas jungitaj al la sama ĉaro, kaj ĝin okupu homo atenta”, deklaris la junulara A-komitatano ĉe la Universala.

Laŭ la menciita regularo, “La Centra Oficejo disponigas al TEJO laŭ ties peto du laborstaciojn kun: (i) adekvata komputilo kaj retkonekto; (ii) oficeja fotelo; kaj (iii) adekvataj bretoj kaj tirkestoj”. Sed la CO ne plu ekzistos, post la domvendo kaj la transdono de funkcioj kaj arkivoj al aliaj subjektoj for de Nederlando: kie okazos la sendado de “Kontakto”, kie situos laborloko por volontuloj kaj la arkivo? Ĉu en la eksa barbirejeto de la Volontula Domo?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.